Kvar generacioj, la filo sur brakoj de lia patrino, la avino kaj la praavino tra patrina linio. La homa kaj socia reproduktado estis garantiita de la virino. Tamen, la reprodukta laboro -la reproduktado kaj la zorgado kaj flegado necesaj por la survivado de la idaro - tradicie estas nek agnoskita nek pagita. La virina laboro iĝis tradicie elproprigita ĉar oni situis ŝin, historie, en malsupra socia loko de submeto igante ŝin simpla fabriko de laborforto. La reprodukta revolucio - nome malpliigo de la reprodukta laboro per malpliigo de la nombro de filoj - de la lastaj jardekoj estas modifante la tradician socian rolon de la virino.[1]
La koncepto de reprodukta laboro aŭ laboro de reproduktado, en sociologio, demografio kaj ekonomiko, ankaŭ uzata en studoj feministoj kaj de marksisma ekonomiko[2] rilate al la malegaleco inter seksoj,[3] referencas kaj al la necesa laboro por la homa reproduktado realigita de la virino laŭlonge de la historio, nome gravedeco, nasko, mamnutrado,[4] kaj al aro de atentoj kaj zorgoj necesaj por la eltenado de la vivo kaj de la survivado de homoj: nutrado, fizikaj kaj sanigaj flegadoj, edukado, formado, sociaj rilatoj, apogo kaj senta kaj psikologia, subtenado de la necesaj hejmaj spacoj kaj havaĵoj. La reprodukta laboro estas tradicie realigita ĉefe de la virino.[5][6]